En 2016 okazos elektoj por la ofico de Komitatano B. Komitatano B reprezentas la individuajn membrojn de TEJO en ĝia supera instanco, la komitato. Ĉiu individua membro havas pasivan kaj aktivan voĉdonrajtojn. Ĉi-foje estos elektitaj kvin komitatanoj B, unu po ĉiu komencita cento da individuaj membroj. Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo. Valida kandidatiĝo estu retpoŝte aŭ paperpoŝte sendita al la Centra Oficejo de UEA kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO kaj enhavu personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron), biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn), subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2016 el minimume du landoj. Via kandidatiĝo devos esti alveninta plej malfrue la 10-an de aprilo 2016. Trovu pliajn detalojn ĉe: http://tejo.org/2016/02/kandidatigu-por-esti-komitatano-b-de-tejo/.