Ĉu vi havas ideojn por Esperanto, sed ankoraŭ ne trovis eblon kunhavigi ilin? Ĝuste tiucele estis kreita la projekto Viaj ideoj por Esperanto. La ideoj (ĉu proponoj, sugestoj, konstruaj kritikoj, necesoj) estos plusendataj al la respondeculoj de TEJO kaj UEA. Vi povas sendi viajn ideojn tra pluraj kanaloj: per afiŝo en Facebook markita per la kradvorto #IdeoPorEsperanto, per afiŝo en fadeno de la forumo de la Instituto Fina Venko (necesas unue aliĝi al la gugla grupo), metante komenton sub la koncernan novaĵartikolon en tejo.org kaj pendigante paperpecetojn sur idetabuloj dum eventoj. Ne tenu viajn ideojn kaj proponojn sekretaj, gravas ĉiu kontribuo! Pli detalaj informoj pri la projekto troveblas ĉe: http://tejo.org/agadoj/viaj-ideoj-por-esperanto/.