Roland Lindblom, unu el la plej elstaraj aktivuloj de sveda Esperanto-movado, forpasis la 17-an de Januaro. Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post 6-monata lernado gvidis kurson de la lingvo. Li plenumis plurajn gravajn taskojn en la nacia kaj internacia Esperanto-movadoj: Li estis interalie prezidanto de LKK de du UK-oj (Stokholmo 1980 kaj Gotenburgo 2003), Estrarano pri Kongresoj de UEA kaj prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio de 1978 ĝis 1985. Krome, Lindblom reprezentis UEA en du konferencoj de Unesko en Stokholmo. Li estis elektita Honora Membro de UEA en 2013.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 602 (2016-01-19).