De la 23-a ĝis la 29-a de marto okazos la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro, urbeto apud Romo. Ĝi estas unu el la plej popularaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉiujare arigante proksimume centon da junuloj en Italio. Kompreneble ne mankos vizitoj al la plej belaj vidindaĵoj de la ĉirkaŭaĵoj, nek bunta programo movada (diskutrondoj, prelegoj, gruplaboroj ktp.) kaj distra (inter aliaj koncertoj, spektakloj, nokta urbumado). Unu el la plej gravaj ecoj de la festivalo estas la zorgo havi kotizosistemon, kiu difinas la kotizon laŭ aĝo kaj devenlando. Por aparte stimuli partoprenon de junaj esperantistoj, kiuj venas el landoj malproksimaj al Italio aŭ estas ekonomie malavantaĝitaj, Itala Esperantista Junularo krome kreis la IJF-fonduson, kiu ebligas al tri junuloj senpage partopreni la aranĝon kiel memzorgantoj. Kandidatoj devas esti malpli ol 30-jaraj kaj veni el lando apartenanta al la kategorioj 2, 3 aŭ 4 laŭ la kotizosistemo. Kandidatiĝoj estos akceptataj ĝis la 7-a de februaro.
Laŭ alvoko trovebla en la retejo de IJF. La titolo de la anonco originas de iama reklama slogano de IJF.