Ĉu vi deziras trandoni viajn spertojn al lernemaj homoj, inspiri aliajn per viaj konoj kaj lertoj, ŝanĝi ies mondon kaj samtempe helpi al la evoluigo de TEJO? Jen la ideala okazo por vi! Kadre de la programo ETEY, partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, vi havos la ŝancon iĝi kaj trejnisto kaj tiel aparteni al la unua generacio de TEJO-trejnistoj. La trejnadprogramo provizos vin per ĉiuj kapabloj kaj iloj bezonataj en TEJO-trejnista kariero. Por informiĝi pli detale pri ĉi tiu unika projekto, bonvolu legi la oficialan alvokon en la retejo de TEJO: http://tejo.org/2016/02/tejo-prezentas-novan-trejnadon-por-trejnistoj/.