La 6-an de januaro Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, kaj Tim Owen, sekretario de Esperanto-Asocio de Britio, venis al Forges-les-Eaŭ, urbeto en norda Francio, por ceremonie omaĝi la memoron de Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), kiu mortis samloke antaŭ cento da jaroj. Ĉeestis la urbestro Michel Lejeune kaj kolonelo Michel Burin el la organizo Le souvenir français, organizaĵo celanta vivteni la memoron pri militaj viktimoj.
Laŭ vizaĝlibra afiŝo.