Jarŝanĝe en Eger, nordorienta Hungario, okazis kadre de la 7-a Junulara Esperanto-Semajno la 17-a Seminario pri Aktivula Maturigo (SPAMO), dediĉita al la temo “Rejunigi la komunumon”. Prepare al la seminario aperis en la novembra numero de la revuo Esperanto artikolo pri la aĝdistribuo de la membraro de UEA: Plej frapa estas la statistiko, ke homoj pli ol 83-jaraĝaj konsistigas same grandan parton de la membraro kiel membroj en TEJO-aĝo. Dum kvar antaŭtagmezoj 17 seminarianoj el 13 landoj dediĉis sin al la trovado de solvoj por la minaca “aĝproblemo”. Legu detalan raporton pri la seminario en la venonta numero de TEJO-tutmonde.