De la 16-a ĝis la 18-a de marto 2016 en Liverpool por la dua fojo okazos Buchanan-Majstroklaso, intensa studseminario, celanta ne nur esperantistojn, sed ankaŭ ne-esperantistojn, ekz. universitatajn studentojn kaj membrojn de la publiko, kiuj volas lerni iom pri Esperanto. Paralele okazos tri fadenoj: pri Esperantaj kulturo, literaturo kaj lingvo.
La temaro de la Esperanto-kulturo estas celata al spertaj esperantistoj: ĝi okazos en ok diskutigaj kaj pensigaj sesioj gvidataj de prof. Duncan Charters kaj Renato Corsetti. La literatura parto estas destinita por la anglalingvanoj, sed ankaŭ esperantistoj estas bonvenaj: d-ro Paul Gubbins prezentos kaj diskutigos tradukitajn specimenajn tekstojn el sia dulingva antologio “Star in a Night Sky”. En la lingva fadeno prof. Wim Jansen pritraktos tiklajn aspektojn de la gramatiko de Esperanto (en la angla). Komencantoj kaj post-komencantoj povas studi kaj praktiki bazajn elementojn de Esperanto kun Anna Löwenstein. Aldone, prof. Charters liveros du Esperanto-rilatajn prelegojn en la angla pri hispanaj literaturo kaj vivo.
Partoprenantoj bonvolu formale registriĝi por la kursaro pere de la universitata reta butiko espinfo.org/book-masterclass kaj samtempe pagu la aliĝkotizon (£20 ne-studentoj, £10 studentoj). La aliĝkotizo estas nerepagebla. Vi ricevos tagmezan manĝon (konsistantan el sandviĉoj) merkredon kaj ĵaŭdon, kaj refreŝigaĵon (teo, kafo, keksoj) merkredon, ĵaŭdon kaj vendredon. Stipendioj haveblas por junuloj kaj studentoj: por pagi vojaĝkostojn, aliĝkotizon kaj loĝadon en modesta hotelo.
Pliaj informoj: http://espinfo.org/masterclass-liverpool.