Aperis la decembra numero de Eŭropa Bulteno, la oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝin malfermas artikolo de la sekretario de EEU, Zlatko Tišljar, pri la jaro 2015. Ĝi resumas la pasintan jaron el E-movada perspektivo. La temo kiu superregas la tutan numeron estas la 101-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta ĉi-julie en Nitro, Slovakio, kadre de kiu EEU okazigos (kunlabore kun pluraj aliaj Esperanto-asocioj kaj kun la nitra Fakultato de Mezeŭropaj Studoj de Universitato de Konstantino Filozofo (UKF) kiel ĉeforganizanto) lingvo-politikan konferencon Perspektivo de lingva komunikado en EU. Ĝi elstaras pro la abundo de eminentaj politikistoj invititaj, inter aliaj Ján Figel, vic-ĉefministro de Slovakio, Vytenis Andriukaitis, litova esperantisto kaj EU-Komisionano por Sano kaj Nutraĵa Sekureco kaj Tibor Navracsics, EU-Komisiano por Edukado, Kulturo, Sporto kaj Junularo. Elŝutu la legindan novan numeron ĉe: http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=443&filename=eb-155-2015-12.pdf.