Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Volontulante vi havos ŝancon ne nur signife kontribui al la bonfarto de nia organizaĵo, sed ankaŭ persone pliriĉiĝi. EVS estas malferma al ĉiuj junuloj inter 18 kaj 30-jaraĝaj loĝantaj en Eŭropa Unio aŭ eventuale en najbaraj landoj. Se vi interesiĝas pri la ebleco kaj ŝatus ekscii pli pri la taskaro de volontulo kaj pri pliaj detaloj, bonvolu informiĝi ĉe: http://tejo.org/2015/12/tejo-sercas-evs-volontulon/.