Post la dungo de Mounir Abjiou kiel plentempa oficisto de TEJO, pasintsemajne eklaboris la dua (duontempa) oficisto, Uriel Gurdián. 27-jaraĝa esperantisto el Nikaragvo. Gurdián estas aktiva en la amerika movado kiel membro-kunordiganto, krome li rolis kiel organizanto de eventoj. Li helpos la Estraron kaj la jaman oficiston pri la kutimaj oficistaj taskoj. Guardián estis elektita de la estraro, post kiam en Komitata voĉdono ĉiu el la finaj du kandidatoj ricevis saman kvanton da jesaj voĉoj. La dungo de du oficistoj efektiviĝis danke al administra subvencio de Eŭropa Unio.
Laŭ anonco en la retejo de TEJO.