La Internacia Infana Kongreseto estas aranĝo por Esperantistaj infanoj inter 6 kaj 16 jaroj, kiu ĉi-jare - post trijara paŭzo - okazis en Villeneuve-d'Ascq. Lige kun la 101-a Universala Kongreso en Nitro okazos la 45-a IIK en bestokuracista lernejo. Logas favoraj prezoj por manĝoj kaj loĝigo, estos krome ebleco por la infanoj dormi kun siaj gepatroj. La kongreso estos gvidata kaj organizata de internacia teamo, kiu konsistas el spertuloj pri zorgado pri infanoj kaj adoleskuloj. Retpaĝo enhavanta informojn kun prezoj, fotojn de la kongresejo, provizorajn programon kaj .skipon estas konsultebla ĉe: http://bertosch.free.fr/iik2016/.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 598 (2015-12-04).