Danke al administra subvencio de Eŭropa Unio, TEJO ĉi-jare denove havis la eblon dungi plentempan oficiston. Por la posteno kandidatiĝis ok homoj, inter ili sep viraj kaj unu ina. Post skajpaj intervjuoj kun la kandidatoj la Estraro decidis elekti la 23-jaraĝan marokan esperantiston Mounir Abjiou, jam konatan en la junulara movado pro la kelksemajna volontulado en la Centra Oficejo de UEA. Legu pli detalajn informojn ĉe: http://tejo.org/2015/12/mounir-abjiou/.