Danke al iniciato de la teamo pri subvencipetado de KAJ (Komisiono de Aziaj Junuloj) kaj KAEM (Komisiono de Azia Esperanto Movado), 4 junuloj el 3 landoj povos partopreni la 34-an Komunan Seminarion okazontan decembre en Koreio: S-ro Tran Tuan Nghia el Vjetnamjo, S-ro Zhao Wenqi (Venki) el Ĉinio, S-ino Zhu Xueli (Ĉielia) el Ĉinio kaj S-ro Warut Bunprasert el Tajlando. Komuna Seminario estas junulara renkontiĝo, kiun kunlabore organizas la junularaj Esperanto-Asocioj de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio kaj kiu ĉiujare alterne okazas en unu el tiuj kvar landoj.
Laŭ vizaĝlibra anonco.