Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 418 (2015-11-23)
Volontulu ĉe E@I en Slovakio kadre de EVS!

Iĝu nova volontulo en esperanta organizo E@I kaj estu parto de la organiza teamo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto!

Ni serĉas 1 personon por volontuli ekde decembro 2015 (aŭ poste laŭ interkonsento)! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus kunlaboradi en internacia esperanta teamo dum ĉirkaŭ 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, http://nitra2016.sk/), nepre kontaktu nin!

Ni havas lokon por 2 novaj volontuloj (unu jam estas ĉe ni - Robert el Irlando) kadre de Eŭropa Volontula Servo financata de Eŭropa Unio.

Eluzu la unikan ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn kaj kunorganizu la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto!

La projekto kovros viajn kostojn de loĝado, manĝado, asekuro, vojaĝo al kaj de Slovakio kaj aldone vi ricevos ĉiu monate 95 EUR kiel poŝmonon.

En la oficejo de E@I laboras jam volontuloj de Rusio, Ukrainio kaj Irlando, krom tio en nia teamo estas franco, polino kaj slovakoj do internacia etoso kaj kialo por uzi Esperanton dum la tuta tago ne mankos!

Pli da detaloj troveblas en la artikolo en http://blogo.ikso.net/2015/10/fariĝu-eĉei-volontulo-ekde-aŭtuno/

Se vi havus demandojn aŭ volus kandidatiĝi, skribu al info@ikso.net.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026