Post dusemajna laborado finiĝis en la asocia sidejo en Parizo la 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Esperantujo ĉi-jare aparte atentis pri la Ĝenerala Konferenco, ĉar staris sur la tagordo propono (subtenita de Germanio kaj Slovakio) envicigi la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter la 53 datrevenojn kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. La aprobo de ĉi-tiu propono signifas plian rekonon de Unesko al Zamenhof post la proklamo de Zamenhof kiel “unu el la plej grandaj personecoj de la homaro”.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 595 (2015-11-20).