La nova numero de la organo de la Esperanto-Societo Kebekia estas aparte interesa por nelokaj legantoj: Post nesukcesa kandidatiĝo por la UK 2017, la Montrealaj aktivuloj ne suspirante rezignis sed metis ĉiujn fortojn en kandidatiĝon por la jaro 2019. En la numero legeblas raportoj pri la sukcesa informa agado (la teamo estis dufoje intervjuita de la Unua Kanalo de la Kanada Radio), sed ankaŭ kulturaĵoj ne mankas: literaturemuloj ĝuos eltiraĵon el la libro “La idoj de la suno” de Dennis Drown. La revuo elŝuteblas en la asocia retejo ĉe: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego.