Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 417 (2015-11-01)
JES 2015/16: tutsemajna kaj eksterordinara novjarfesto por junuloj

Okazante ĉi-vintre de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro, JES festos jam sian 7-an naskiĝtagon, sed ĉi-jare estos iom malsimile ol kutime: ĝin kunorganizas HEJ kaj PEJ (hungaroj kaj poloj), kun iom da internacia helpo. La evento okazos meze de fama hungara vinregiono - do, kompreneble, ni ekskursos al bonega vinkelo por gustumi la lokajn vinojn... preparu vin al la plej elstara vingustumo de via vivo!

Kaj kio pli estos speciala ĉi-foje? Nia nova teamo rezultos freŝajn ideojn rilate al la programo, kotizoj kaj pli: studenta rabato, granda atento al muzikaj atelieroj, gufujo refreŝigite, drinkejo kun diversaj kokteloj, hungara kaj pola vesperoj, adoleska programo...

Krom tio, ni certe gardos la tradiciojn, kiuj igas JES unika novjarfesto: pompa manĝo kaj viva muziko silvestre, novjara promenado, danc- kaj lingvokursoj, programo por aktivuloj (nun fare de UEA, kun la temo "Junigi la komunumon").

Ju pli frua aliĝo, des pli favora prezo. Ne hezitu - kaj invitu viajn amikojn! Sukcesu aliĝi en la 4-a periodo -- ĝis la 31-a de oktobro!

Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl, Facebook kaj Twitter - kaj retpoŝte ĉe jes@pej.pl.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026