La estraro de UEA anoncis, ke “Socia justeco - lingva justeco” estos la kongresa temo de la 101-a UK en Nitro. Kiel okazo por tiu-ĉi decido povas esti konsiderata la 20-jara datreveno de la subskribiĝo de la Manifesto de Prago, kiu tiutempe celis priskribi la rilaton inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. La Prezidanto de UEA, Mark Fettes, en sia tema enkonduko rimarkigas, ke necesas trovi lokon por Esperanto en aliaj movadoj, en kiuj ofte mankas konscio pri lingva justeco, kaj rekomendas, ke la esperantistaro pliprofundigu sian propran komprenon pri la temo cele al pli bona kunlaboro kun eksteruloj.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 590 (2015-10-15).