La Estraro de TEJO de la 5-a ĝis la 8-a de novembro 2015 kunsidos en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi celas eluzi tiun unuan fizikan kunvenon de ĉiuj estraranoj post la IJK ne nur por labori, sed ankaŭ por komuniki kun la membroj de la organizo: La 7-an de novembro okazos reta “malferma horo”, en kiu la estraranoj de 15-a ĝis la 16-a horo laŭ CET estos atingeblaj ĉe skype (tejo.oficejo), Facebook (Tejo Oficejo), Twitter (@tejooficejo) kaj retpoŝto (oficejo@tejo.org). Aldone okazos surloka malferma sesio je la sama tago ekde la 18-a horo.