La oktobra numero de la revuo “Esperanto” aperis. Malfermas la numeron komentario de José Antonio Vergara, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, demandanta titole “Ĉu pli uneskismaj ol Unesko mem?”. Ne mankas aliaj interesaj artikoloj: Dek demandojn pri plej diversaj temoj respondas Probal Dasgupta, eksprezidanto de UEA. Amri Wandel prezentas siajn sukcese disvastiĝantajn studojn pri ekstertera vivo. Ensalutinte ĉe uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_okt15.