Ĉu vi iam partoprenante ĉeĥan Esperanto-renkontiĝon sentis emon kompreni krokodilaĵojn? Jen montriĝas ŝanco realigi tiun-ĉi revon! Lanĉiĝis lingvolerna retejo, pri kiu kunlaboris interalie E@I, proponanta kursojn pri la ĉeĥa en 5 lingvoj (Esperanto-versio ankoraŭ atendatas). Dank’al la laboro de E@I krome eblas peresperanta lernado de la germana (deutsch.info) kaj slovaka (slovake.eu) lingvoj. Post rezigno de unu volontulo cetere ankoraŭ liberas unu volontula loko en la oficejo de la asocio. Legu pli detale ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/04/fariĝu-eĉei-volontulo-ekde-aŭtuno/