La Esperanto-muzeo en Svitavy, ekzistanta jam ekde la jaro 2008, proponas al siaj vizitantoj ne nur daŭran ĝeneralan ekspozicion, sed ankaŭ teman ekspozicion, kiu ĉiujare ŝanĝiĝas. La pasinta kun la temo kolektado daŭris ĝis la 15-a de septembro. La 26-an de septembro estos inaŭgurata la nova, sub la titolo “Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo”. Ĝi traktos interalie pri la demando, kiaj estas la avantaĝoj de vojaĝado per Esperanto al kutima vojaĝado. La teamo de la muzeo krome celas enretigi erojn de la ekspozicio kaj alvokas sendi materialojn. Legu pli detale ĉe: http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432.