Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 414 (2015-09-18)
Kongresaj kurieroj en la Bitoteko

Ĉu vi ŝatus scii, kiaj estis Universalaj Kongresoj en fora pasinteco? Al ĉiuj interesitoj pri la historio de la plej granda evento en Esperantujo estu rekomendata la legado de la kongresaj kurieroj, kiuj ekde 1908 (tiam ankoraŭ sub la nomo “Kongresa Gazeto”) regule aperas dum Universalaj Kongresoj. Dank’ al Roland Rotsaert, la Fondaĵo Vanbiervliet kaj la zorgantoj de Bitoteko nun ne plu necesas plonĝi en paperajn montetojn por fari tion - ĉiuj Kongresaj Kurieroj elŝuteblas en la bitoteko de la Hispana Esperanto-Federacio pdf-forme. Vidu ĉe: http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4506.

Laŭ anonco en la novaĵservo RET-info.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026