Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 412 (2015-08-20)
Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár

La premio Deguĉi 2015 estis aljuĝita al Éva Farkas-Tatár. Tiu decido anonciĝis la 1-an de aŭgusto kadre de la Fermo de 100-a Universala Kongreso. La premio estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Krom diplomon, la premiito ricevas monsumon de 2000 eŭroj. Laŭ la pria regularo la premio estas aljuĝata "pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj". Farkas-Tatár estas konata en Esperantujo pro meritoj en la instruado de la internacia lingvo, kiun ŝi plenumis unuavice per la Cseh-metodo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 585 (2015-08-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026