TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en
la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave
kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj
movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado
– la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas
kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj,
inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj),
partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda
medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel
ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos
memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube
menciitaj taskoj.
TEJO-volontulo devas preti labori dum ĉirkaŭ 12 monatoj ekde fino de
decembro 2015. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 2-a de
aŭgusto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena,
ĉar temas pri la jam akceptita projekto kadre de Eŭropa Volontula Servo,
en kiu ni havis planitan volontulon, sed tiu bedaŭrinde devis rezigni. Pro
la sama kialo, kadre de ĉi-tiu alvoko ni povas akcpeti nur kandidatojn de
Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj
(Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj
partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio,
Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio,
Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio). Legu pli: http://tejo.org/2015/07/tejo-sercas-evs-volontulon-por-2016/