La 14-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de
januaro 2016, dimanĉo ĝis dimanĉo, en Saarbrücken, samtempe kaj samloke
kun la 7-a NIS, la programo por junuloj.
Ĉi-foje NR denove estos tuj apud Francio, ja fakte Saarbrücken estas
landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove pli proksimas. Ni do esperas, ke
multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo
kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Jen la informa paĝo (http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr)
kun aliĝilo (http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo).
Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...
Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS... :-) Ĉu vi ŝatos festi
kun ni novjare en internacia rondo? Do venu al la 14-a NR!
Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS, por la
organiza teamo de NR/NIS, Lu
EsperantoLand: http://www.esperanto.land