Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 410 (2015-08-03)
Juna volontulo serĉata en Francio

La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al Esperanto-agado. Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de la oficiala franca programo ("Civita Volontulado") malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭrop-Unio + Islando, Norvegio kaj Liĥtenŝtejno). Por pliaj informoj ni invitas vin konsulti tiun paĝon de nia retejo: http://www.esperanto-midipyrenees.org/articles/dossier.php?val=371_agadu+por+esperanto+estu+civita+volontulo+por+nia+asocio

Ni ankaŭ invitas vin diskonigi tiun informon tra via reto.

Plej kore, Christophe Chazarein

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026