En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de
Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia
emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis
la 31-a de majo.
Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la
Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo,
la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala
Kongreso.
La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el
Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj
kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA. La intervjuoj
donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj
kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn
tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo
kaj modernigo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 579, 2015-06-24)
Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Nova-Ĝenerala-Direktoro-tri-kandidatoj-intervjuotaj