Ni invitas vin al IJS (Internacia Junulara Semajno), kiu ĉi-jare okazos en
tre taŭga tempo kaj loko – tuj post la IJK (do jes, kun karavano!), ĉe
la landlimo kun Aŭstrio, Hungario kaj Slovenio.
Kaj kial ĝi estos unika? Ĉar ĝi havas kreivan organizan teamon,
specialan rabaton por lernantoj kaj studentoj, okazos diversaj pompaj
ekskursoj, koncerto kaj pli... Detala programo jam en nia retejo, eĉ kun
priskriboj de la programeroj kaj ekskursoj! :)
Se vi neniam partoprenis kaj volas certiĝi pri la etoso (antaŭ ol
aliĝi), rigardu la fotojn pri la pasintjara evento ĉe nia retejo. Kaj por
pliaj freŝaj informoj sekvu nin ĉe via preferata socia reto: Facebook,
Google+ aŭ Twitter. Legu pli: http://ijs.hu/
;) Ni esperas (re)vidi vin dum la aranĝo!
Amike, Saci, en la nomo de la teamo