Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 409 (2015-07-04)
Rezolucio de la UK en Lille/Lillo, Francujo, 2015

Mi dankas la reagintojn al la antaŭa alvoko pri ĉi tiu temo. Mi rediras la mesaĝon en formo ankoraŭ pli mallonga: La Estraro de UEA deziras, ke ĉiuj esperantistoj, ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos la la Universalan Kongreson, prezentu sian opinion pri la kongresa temo: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj".
Do, debatu en via loĝloko kaj en via lando kun aliaj esperantistoj kaj poste sendu la rezultojn de viaj debatoj al Stefano Keller (stefano punkto retlistoj ĉe gmail punkto com).

Se vi ne scias de kie komenci, pensu ĉu vi pretus vere kompari viajn valorojn kun tiuj de aliaj kulturoj kaj eventuale modifi ilin. Vi vidos, ke la temo estas multe pli politika ol ĝi aspektas.
Dankon!
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel.+393286315655,+447943137891,
renato.corsetti ĉe gmail.com
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026