Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 409 (2015-07-04)
Nova rettrejnado pri subvencipetado disponeblas

Kun granda plezuro mi informas vin ke disponeblas nova rettrejnado kreita de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO. La temo estas aparte grava: subvencipetado.

Per tiu ĉi trejnado, vi havos la ŝancon akiri konojn (plurnivele aplikeblajn) pri la ĉefaj ŝtupoj de elpensado, strukturigo kaj prilaborado de subvencipropono; krome, eblos praktiki ekde la unua ero la akiritajn konojn, tiel ke ili taŭge firmiĝu kaj ne restu je simple teoria nivelo. :-)

Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al at ĉe tejo.org, tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj povu plispertiĝi per ĝi! ;-)

Amike kaj kunlabore, Sara Spanò

Komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026