TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de la volontula redaktoro de
TEJO-aktuale. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto
de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La
redaktoro estas parto de la komisiono pri informado kaj informas pri
novaĵoj de TEJO kaj aliaj temoj, kiuj rilatas al Esperanto kaj la junulara
movado. Kiel redaktoro vi povas profundigi viajn spertojn interalie en la
sube menciitaj taskoj.
La redaktado okazas per interreto (retpoŝte, Google-dokumentoj, reta
dissendosistemo, WordPress).
La redaktoro devas preti labori ekde aŭgusto 2015 aŭ pli frue (preciza
dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la
1-a de julio 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre
bonvena.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la tasko, ne hezitu kontakti nin ĉe informado ĉe tejo.org.
Se vi trovas la eblon interesa, se vi ŝatus kunagadi por TEJO kaj redakti
TEJO-aktuale, skribu al informado ĉe
tejo.org! La limdato estas la 1-a de julio je la 23-a horo laŭ la
Roterdama tempo.
Legu pliajn detalojn: http://tejo.org/2015/05/sercata-redaktoro-de-tejo-aktuale/