Kiel en ĉiu jaro la Esperanto-Grupo Essen denove invitas al renkontiĝo
TRE-EGE en la Ruhr-Regiono, kiu okazos sabaton, la 27-an de junio ekde la
11-a horo en Hattingen. Unue ni vizitos "Haus Kemnade" (vidu http://www.fv-hauskemnade.de), kie
aktivulo de la subtena asocio montros kaj klarigos i.a. pri la
muzikil-kolekto.
Poste sekvos - depende de la vetero - nia jam kutima pikniko kaj promeno
aŭ alia programero. Vespere ni finos la ekskurson per komuna manĝo en
restoracio.
Se vi ŝatas partopreni, bonvolu anonci vin skribe (petra.dueckershoff ĉe
esperanto.de) aŭ telefone (+49-151 14438074). Mi volonte sendos pliajn
detalojn pri la programo, loko, vojpriskribo.
Bonvolu ankaŭ informi samgrupanojn kaj geamikojn! Amike salutas, Petra kaj
Ludger