(BKB – 2015-05): http://esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB
BKB laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn
esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj
bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas
recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj
vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en
diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post
2000.
BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte
leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la
demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala
intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB,
eble mirante „tiom da jam ekzistas!“.
Viaj kompletigoj kaj ĝustigoj estas bonvenaj.