Homoj! Mi petas vian helpon por krei novan ludon, kiun mi uzos en mia
B2-klaso dum SES kaj verŝajne ankaŭ en la drinkejo ktp.
La ludo havas du celojn: ekzercigi pri la parolado kaj lernigi pri la
Esperanto-kulturo. Kaj mi petas, ke vi helpu pri tiu dua parto!
Bonvolu viziti la ĉi-suban Google-dokumenton, kaj entajpi mallongan
(unufrazan), trafan priskribon pri kelkaj aferoj. Faru unu, faru plurajn,
faru centon, laŭ via plaĉo! Legu pli: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1koSGv2nxpL9-7_z4rk49Q_05j0nz_qaxuL08Drc912I/edit?usp=sharing