Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 406 (2015-05-10)
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015

Duszniki-Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj 1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Ĝi troviĝas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj. La feriado okazos en la tagoj 2-a ĝis 9-a de septembro 2015 kaj kiel kutime havos riĉan - lernigan, kulturan kaj turisman – programojn. Fotojn kaj pli da informoj vi trovos sur la paĝo: http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.) La pli precizaj informoj kaj aliĝilo aperos baldaŭ sur la paĝo de Silezia Esperanto-Asocio: http://eo.wroclaw.pl/, nia retadreso: sea ĉe europonto.org

Por personoj, kiuj eble ne povos loĝi (pro financaj kialoj) en hotelo Esperanto, organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en agrabla apuda hoteleto.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026