Duszniki-Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj
1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Ĝi
troviĝas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma
loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj
vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj. La feriado okazos en la tagoj
2-a ĝis 9-a de septembro 2015 kaj kiel kutime havos riĉan - lernigan,
kulturan kaj turisman – programojn. Fotojn kaj pli da informoj vi trovos
sur la paĝo: http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ
ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.) La pli precizaj informoj kaj
aliĝilo aperos baldaŭ sur la paĝo de Silezia Esperanto-Asocio: http://eo.wroclaw.pl/, nia retadreso: sea ĉe europonto.org
Por personoj, kiuj eble ne povos loĝi (pro financaj kialoj) en hotelo
Esperanto, organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en
agrabla apuda hoteleto.