Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) proponas 4 lokojn por volontuli
ĉe la E@I-oficejo ekde aŭtuno 2015!
Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus
pasigi 12 monatojn en la E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi
diversajn aranĝojn, inkluzive de la 101-a UK), nepre kontaktu nin!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn,
laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage Esperanton, helpu al ni progresigi
niajn projektojn! Pli da detaloj troveblas en la artikolo ĉe http://blogo.ikso.net/2015/04/
Kandidatiĝu ĝis 21.04.2015, sed ju pli frue, des pli bone! Se vi havus
demandojn, skribu al info ĉe ikso.net
aŭ en Facebook.