En Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) fondiĝis loka junulara Esperanto-grupo Karejo
(Karioka Esperantista Junulara Organizo). Antaŭ kelkaj tagoj Matheus
Arantes Pacheco kaj Leandro Silvestre prelegis pri ĝi en Kultura
Kooperativo de Esperantistoj. La kunvenoj de la grupo okazas en la sidejo
de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj la “kariokaj
junuloj” jam ekskursis kune al la parko Quinta da Boa Vista,
interparolante nur en Esperanto. Ĉu en via urbo funkcias simila junulara
E-grupo? Legu pli:
http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2015/04/nova-junulara-organizo-de-rio-eklaboras.html