Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 404 (2015-04-24)
Partoprenu en renkontiĝo kiel reprezentanto de TEJO!

Ĉu vi estas elstara estro en via komuno aĝante inter 18 kaj 30 kaj faras grandan laboron por la komuno (preferinde ankaŭ por Esperantujo)? Se la respondo estas jes, vi estas ege bona kandidato por partopreni senpage en “One Young World Summit” (Unu juna mondo simpozio), kiu okazos en Tajlando de la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2015. Vi devas ankaŭ bone regi la anglan kaj ĉi-foje la organizantoj preferas partoprenantojn el la sube listigitaj landoj, ĉar homoj el tiuj landoj estas ofte malpli reprezentataj en tiaj kunvenoj. La kostoj estos repagitaj.

Do, se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al ker ĉe tejo.org antaŭ la 15-a de majo 2015, dirante kial vi estas bona kandidato kaj kiujn lingvojn vi regas. Vi devas ankaŭ esti disponebla por fari retan trejnadon pri eksteraj rilatoj, aldone dum 10–20 horoj pretiĝi al la renkontiĝo kaj post ĝi verki raporton por TEJO. Legu pli: http://tejo.org/2015/04/partoprenu-en-renkontigho-kiel-reprezentanto-de-tejo/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026