Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 404 (2015-04-12)
La kulturcentro Kvinpetalo en Bouresse, Francio, organizas serion da altnivelaj staĝoj

La venonta okazos de la 20-a ĝis la 24-a de aprilo 2015.

Temos pri ekzercado pri altnivela tradukado. Gvidos ĝin Brian Moon, vic-prezidanto de la Akademio, profesiatradukisto. La vorto «altnivela» tamen ne timigu vin! Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por preparado al atesto pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. Pri tradukado necesas aparte ekzerci sin, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante plej diversajn francajn tekstojn.

La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos bonvenaj.

Malkrokodilado garantiata!

Por teknikaj detaloj vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/

kaj poste okazos la jeno:

Dimanĉe la 26-an de aprilo okazos la Ĝenerala asembleo de SYM je la 10-a.
De la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo Ansofi Markov gvidos plurnivelan staĝon.
De la 14-a ĝis la 18-a de majo okazos denove staĝo por lerni ĉiĉeronadon, sub gvido de Anne Amblès, profesiulino pri turismo, homaj rilatoj kaj trejnado. Ĝi celas la gvidontojn-ĉiĉeronojn, iliajn helpontojn, kaj la tradukontojn, por la turisma programo de la Universala Kongreso en Lillo en 2015. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, interalie por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

KVINPETALO Esperanto-Centro

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj ĉe kvinpetalo.org (forigu la spacojn)

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas: (+) 33 (0) 6 07 31 67 81

GRAVE: Se vi aliĝas minimume unu monaton antaŭe, vi ĝuos specialan rabaton.

Bonvenon en Kvinpetalo! Claude Nourmont

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026