La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25
julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam
estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la
100-a UK troviĝas jam sur la 32-a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas
ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos
ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91-a UK en
Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.
Kun 549 aliĝintoj Francio, kiu ofte liveras plej multe da kongresanoj eĉ
kiam la UK okazas alilande, suverene okupas la unuan lokon. Kun pli ol 100
aliĝintoj sekvas Germanio (153) kaj Japanio (130), dum tiun limon preskaŭ
atingis Pollando (92). Aliaj landoj kun pli ol 25 aliĝintoj estas Belgio
(81), Brazilo (77), Nederlando (68), Italio (60), Korea Resp. (50),
Hispanio (45), Britio, Ĉeĥio kaj Ĉinio (po 43), Danio (38), Svislando
kaj Usono (po 37), Hungario (35), Finnlando (33), Rusio (30), Litovio (29)
kaj Svedio (28). Entute la kongresanaro reprezentas jam 70 landojn.
La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1-an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli
kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo
aŭ per papera aliĝilo, kiun oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA
aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 573, 2015-03-11) Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Jam-pli-ol-2000-aliĝis-al-la-100-a-UK