Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 404 (2015-04-12)
Roĝer Borĝes lanĉas novan muzikvideon

La 1-an de marto 2015 la brazila produktisto Roĝer Borĝes publikigis novan muzikvideon en sia kanalo en Jutubo. La kanto nomiĝas La Pac' kaj temas pri versio de fama kanto de brazila muzikisto Ĵilberto Ĵil'. Al ĝia paca melodio oni aldonis bildojn pri homoj, naturo kaj amo.

En la projekto partoprenis Ĵomart, kiu ludas la gitaron, Manolo Pankorbo, kiu brile tradukis la tekston al Esperanto, la drumisto de Supernova kaj Eric Languillat kiel kantisto.

Vi povas spekti la kanton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=k5gdo8VvOBg

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026