Pretas la reta aliĝilo. Jen la rekta ligo al ĝi: https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?reset=1&id=1
„Karulo, kie do estas la infanoj?“
En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130
hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis
reviditaj.
Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al
Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi
almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn al la 92-a Germana Esperanto-Kongreso en
la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj,
rakontoj kaj legendoj. „Legendo kaj lingvo allogas“ estas nia
kongresmoto. Sed ne nur la Ratkaptisto malsekurigis la Vezermontaran
landon, ankaŭ la barono von Münchhausen ĉi tie disvastigis siajn
mensograkontojn kaj la fratoj Grimm lasis al si rakonti pri Dornrozinjo kaj
Cindrulino.
Nia kongresejo situas en la malnova urboparto en la ombro de la respektinda
Münster-preĝejo. Ni ja estos en la mezo: meze en la urbo kaj meze en la
hamelena (kultur)vivo. Ni kompletigos la tradicie multlingvan pentekostan
disservon kaj la liberaeran Ratkaptistan teatraĵon en Esperanto. En la
kulturcentro okazos publika Esperanto-koncerto de la grupo „Asorti“ el
Litovujo.
Aliĝilon kaj pliajn informojn pri la ampleksa kaj interesa programo kun
pupteatraĵo, koncertoj, prelegoj, diservoj, ekskursoj, gufujo, drinkejo,
diskejo, ktp. vi trovu sub la ligo:
http://gek.eo.tel kaj http://www.esperanto.de/dek2015
Koran bonvenon! Kore salutas kaj invitas vin, Heinz-Wilhelm Sprick.