Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 403 (2015-02-21)
JER 2015: Semajnfina internacia renkontiĝo en Hungario

Ni elkore invitas vin al JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), al 40-60-persona semajnfina aranĝo fine de marto.

Kio certas:

- internacia kompanio (plejparte hungaroj, sed jam nun estas francaj, ĉeĥaj kaj polaj aliĝintoj);

- bunta programo (ekz. filmo kun Eo-subteksto, karaokeo, subĉiela kuirado, ekskurso, ktp.); --> ripozo kaj amuziĝo;

- aparta programero por komencantoj;

- eblo, ke vi uzu kaj evoluigu vian lingvoscion;

- kunsidoj pri JES 2015/16 - novaj organizemuloj bonvenas! :P

Detaloj:

- dato: de la 27-a ĝis la 29-a de marto (vendredo-dimanĉo)

- loko: Verőce (proksime al la hungara ĉefurbo, Budapeŝto)

- http://www.jer.hu (pli da informoj + aliĝo)

- Facebook-evento: https://www.facebook.com/events/362282067278791/?ref=ts&fref=ts

Aliĝu senzorge eĉ tiam, se vi konas ankoraŭ neniun el la partoprenontoj! Ni (la organizantoj) zorgos pri via bonfarto, kaj ankaŭ la ĉeestantoj kutimas esti tre malfermiĝemaj. :)

Atendas vin, via JER-teamo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026