- Ni kreis novan diskutliston ''interkant-amikoj'' por
informi la simpatiantojn pri la ĉefaj eventoj de nia asocio. Se vi deziras
aliĝi tiun liston, bv. sendi malplenan mesaĝon al interkant-amikoj-subscribe
ĉe yahoogroupes.fr
- Nia venonta staĝo okazos kiel planite, de la sabato, la 4-a de aprilo
ekde la 10-a ĝis la merkredo, la 8-a de aprilo, ĝis la 16-a (eblas alveni
vesperon de la 3-a de aprilo) en Grésillon. Tie kaj tiam ni finpreparos
nian spektaklon por Lille2015, tio estas ero de pli impona spektaklo pri la
historio de Esperanto. Ĉar ni decidis jam antaŭ unu jaro, ke iu ajn povas
membriĝi iam ajn en la grupo, vi povas kompreneble partopreni tiun staĝon
kaj vi povas venigi ankaŭ aliajn homojn, novajn esperantistojn. Nia
spektaklo entenos kantojn, dancojn, muzikojn, teatraĵojn.
Samtempe en Grésillon kunvenos La Kompanoj por ekzercadi pri sia
stratkantado en Lillo; tio estas tre oportuna kaj ĝojiga okazo kunigi
samloke muzikemulojn, kantemulojn, kaj de tio povos naskiĝi novaj
kontaktoj kaj amikecoj. Kaj tio donos eblecon al la du grupoj interŝanĝi
spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn (ekzemple varmigo de la
voĉoj)…, vi povas konsulti la TTT-ejon de La Kompanoj: http://lakompanoj.free.fr/ por havi
informojn kaj partiturojn.
Vi povas aliĝi al tiu renkontiĝo rekte de la retejo http://gresillon.org
Vi alklaku la staĝon ''Interkant" en la kategorio
''kursoj'', tio signifas ke vi devos pagi po 10 €
tage, sed kompense, vi rezervu ĉambron 6-litan, do po 9 € nokte kaj vi
skribu en komento kian ĉambron vi deziras. Ĵanik respondecas pri la
staĝo kaj kiel kutime aranĝos la kunĉambrigadon laŭ la deziroj.
Se vi havas problemojn por aliĝi, ne hezitu kontakti Manjo (manjo.clopeau ĉe gmail.com) aŭ
Janik (jannick.huet ĉe free.fr).