Ni havas plezuron informi pri la nova libro, kiu uzas kaj do varbas
Esperanton. La lingvo aperas nun en la serio "Learn Languages with Jokes"
per la publikigo de "Lernu Esperanton per ŝercoj". La libro enhavas 100
ŝercojn en Esperanto kun tradukoj en la anglan kaj disponeblas en la
formatoj .mobi (por Kindlo), .epub (por aliaj legiloj) kaj .pdf (por
tradiciaj komputiloj).
Ankaŭ ekzistas versio iBook por Macintosh, iPad kaj iPhone. Por tiu versio
esperantistoj de Britio, Germanio, Brazilo, Hispanio, Ĉeĥio kaj aliloke
pruntedonis siajn voĉojn, por ke la ŝercoj, kaj do la lingvo, ne nur
legeblu sed ankaŭ estu aŭskulteblaj.
La versio iBook disponeblas ĉi tie: https://itunes.apple.com/us/book/lernu-esperanton-per-sercoj/id930835870?ls=1&mt=11
Por detaloj pri la aliaj formatoj bonvolu viziti: http://languagelearningjokebooks.com/product/lernu-esperanton-per-sercoj/
Se vi dezirus verki recenzon pri la libro, bonvolu kontakti la aŭtoron,
Jeremy Taylor (jeremytaylorwriter ĉe
gmail.com) kaj li plusendos al vi kuponon por elŝuti senpage
recenzoekzempleron.
Bondezirojn, Jeremy Taylor MH Inst. C