Io nova komenciĝas en la vivo de Junulara E-Semajno, tamen la tradicioj de
la novjara renkontiĝo restas tre gravaj por ni!
En 2015 unu el la plej bonaj vinregionoj de Hungario donas la lokon por la
sekva elstara JES!
La organiza teamo konsistas el spertaj "maljunuloj" kaj novuloj en la
movado. Poloj, hungaroj, francoj, ĉeĥoj kaj ankoraŭ kelkaj nacioj kune!
Ni provas uzi ĉion, kion niaj kulturoj havas por kunmeti etosplenan
semajnon por vi en Eger.
La plano estas doni iom da ripozperiodo inter la du IJK-oj: en 2015
(Wiesbaden, Germanio) kaj 2016 (Wrocław, Pollando), ĉar JES estas
tradicie renkontiĝo de la germanaj kaj polaj junuloj. Ni esperas, ke tiu
ĉi unujara ekskurso de la evento senprobleme iĝos parto de la historio de
JES en la futuro!
La frua ebleco por aliĝi, ekkoni la teamon, la detalojn de la renkontiĝo
donas al vi tempon por plani la partoprenon, inviti viajn amikojn, organizi
kune la vojaĝon kaj festi kun ni!
Vizitu la paĝon: http://jes.pej.pl/2015 por ekscii pli!
Bonvenon al JES en Eger! Kontribuu al la pompa etoso, ni tre atendas vin!