Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 400 (2015-01-09)
Novaj E-KURSOJ kun instruisto, en Interreto, en grupoj de la Jagelona Universitato!

Ni invitas diverslandajn esperantistojn al novaj E-kursoj okazontaj en Interreto vive, en studgrupoj gvidataj de universitata instruistino.

Ĉi-foje oni povas elekti inter tri kursoj. Ĉiu el ili havas difinitan ĉefcelon, sed realigas ankaŭ plurajn aliajn celojn.

Kurso pri SKRIBADO – supera nivelo

Kurso pri PAROLADO – supera nivelo

Post-elementa lingva kurso “Forlasu la TERETAĜON!”

Detalojn bv. vidi en la kompleta informo. Ĝi troviĝas en la anoncejo pri la E-kursoj organizataj de la universitato por esperantistoj el la tuta mondo: http://goo.gl/x1S3AHhttps://docs.google.com/document/d/1rStQagmNzn5ĵNmd2Bg9eB_dXfS3QAXY9xJwBtGkBUo/preview

Limdato por aliĝi: 31-a de decembro 2014 (poste kontaktu Maria Majerczak)

La kursoj komenciĝos komence de januaro 2015.

Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl ĉe gmail.com.

Lernu E-on ĉiusemajne kun interesaj kaj amikemaj esperantistoj el aliaj landoj... restante en via hejmo! Lernu en la sama universitato, en kiu studis Nikolao Kopernik kaj la posta papo Johano Paŭlo 2.

Kore invitas vin, Maria Majerczak [elparolo: Majerĉak], Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026